Logxi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo (Esperanto Edition)

Price 18.45 - 22.62 USD

EAN/UPC/ISBN Code 9781595692146

Brand MONDIAL



Pages 244

Year of production 2011

Ne nur vortoj kiel "tegmento", sed ankau" nomoj kiel "Cecilia" muldas vian manieron loghi en viaj lingvoj - asertas chi tiu monografio vestita kiel prediko rekomendanta, ke la filozofoj uzu Esperanton kiel koncepto-klarigan lingvon. Iujn ideojn el la tradukistiko, la genera lingvistiko kaj la poststrukturisma lite­ratura teorio Probal amuze kunkuiras por surtabligi verdan gulashon (nomu ghin pompe "ghisdata manifesto de esperantismo"). La pladojn interpunkcias chapitrofinaj babilsesietoj; ankau" leganto fremda al la fakaj konoj ghuos la romanecan rakonton pri la vivo de Cecilia Biswas. -- Probal Dasgupta, n. 1953, esperantisto ekde 1967, profesoro en la Barata Sta­tis­tika Instituto en Kolkata ekde 2006, doktorighis en 1980 (genera sintakso, Novjorka Universitato); kunredaktas kun Humphrey Tonkin "Language Problems and Language Planning" (1990-); redaktis "International Journal of Mind, Brain and Cognition" (2009-10). Membro de la Akademio de Esperanto (1983-). Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono (2004-). Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (2007-13).