Stranga Kazo de D-Ro Jekyll Kaj S-Ro Hyde (Esperanto Edition)

Price 14.36 - 21.34 USD

"Li portis en la mano pezan bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li respondis nenian vorton, kaj ŝajnis aŭskulti kun malfacile retenata malpacienco. Kaj tiam subite li eksplodis en grandan flamiĝon de kolero, frapante per la piedo, svingegante sian bastonon, kaj kondutante (kiel diris la servistino) kvazaŭ frenezulo. La maljunulo retiriĝis unu paŝon, kun mieno de homo treege surprizita kaj iome ĉagrenita; kaj ĉe tio, Sinjoro Hyde diskrevigis ĉiujn limojn kaj bastonegis lin teren. Kaj jen tuj poste kun simia furiozo li premegadis subpiede sian viktimon, kaj hajligis sur lin tian ventegon da batoj, ke la ostoj aŭdeble frakasiĝis kaj la korpo saltadis sur la vojo." --- Jen hororiga rakonto de teruro, kiu perpleksigos kaj mirigos siajn legantojn. Forgesu pri la leĝeraj versioj, kiujn vi jam vidis en filmoj, kaj kolektu vian kuraĝon por eniri en la psikologian teruron de Jekyll kaj Hyde. La scenejo de la romano supozeble estas Londono, sed ĉiu paĝo estas trempita en la mistera etoso de Edinburgo-kie Robert Louis Stevenson naskiĝis. Ĉu ĝi estas Freŭda fabelo, moraleca parabolo, aŭ seksa alegorio? La decido estas via.