Interlingvistiko kaj esperantologio. Bibliografio de la publikajxoj de Detlev Blanke

53-jaroj da publikigado: Dulingva (Esperanta kaj germana) bibliografio de unu el la plej agemaj kaj verkemaj interlingvistoj, esperantologoj kaj Esperanto-aktivuloj de la movado, Detlev Blanke: interlingvistiko kaj esperantologio; terminologia scienco; lingvopolitiko; Esperanto kaj instruado, instrumaterialoj; historio de la Esperanto-movado, kun fokuso sur la laborista Esperanto-movado; Esperanto-movado en (orienta) Germanio kaj internacia. En sia tuto, cxi tiu bibliografio donas bildon de Detlev Blanke, kiu dum duona jarcento kundecidis pri la gxenerale perceptita imago de Esperanto, pri gxia leksikografia priskribo, pri la okupigxo pri Esperanto kaj interlingvistiko en lingvistikaj rondoj, kaj pri la organizaj evoluoj kaj strukturoj de la Esperanto-movado en amplekso kaj en komplekseco kiel nur malmultaj aliaj. -- 53 Jahre an Veroffentlichungen: Zweisprachige Bibliographie (Esperanto und Deutsch) von einem der wohl aktivsten Interlinguisten, Esperantologen und Organisatoren der...